Albanio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpikoj en | ||||||||||||
Medaloj | oro 0 |
arĝento 0 |
bronzo 2 |
sumo 2 |
||||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
Albana teamo unue partoprenis ĉe la Somera Olimpiko 1972. La sportistoj maltrafis la venontajn kvar ludojn, tri el ili pro politikaj kialoj pro la bojkoto de 1980, bojkoto de 1984 kaj bojkoto de 1988, sed revenis por la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono. Ili aperis en ĉiuj ludoj ekde tiam. En la Vintraj Olimpikoj albana teamo, ĉiam ĝis nun tre malgranda, debutis en 2006.
Albanaj sportistoj en la olimpikoj kutime partoprenas en konkursoj kiuj inkludas naĝadon, atletikon, halterlevon, pafadon kaj luktadon. La lando ankoraŭ neniam gajnis olimpikan medalon. Kune kun Andoro, Bosnio kaj Hercegovino, Malto kaj Monako, Albanio estas unu el kvin nunaj eŭropaj partoprenantoj, kies teamoj ĝis inkluzive de 2022 ne gajnis olimpikan medalon. Tamen en la olimpiko de 2024 atingeblis unuaj du bronzaj medaloj. La teamanoj estas reprezentataj fare de la Albana Olimpika Komitato ekde 1972.